La fianĉo portas nigran mantelon, blankan kalsonon kaj ko-
vras ŝian kapon per larĝbruna ĉapelo dum la fianĉino
por-
tas malhelan grizan aŭ nigran longan jupon, nigran ŝa
lon,
kaj kovras sian kapon per nigra vualo kun ruĝa bordeto.
Post la geedziĝo, ĉiuj ĝuas la tipan vaquejran manĝ
aĵon,
konsistanta el kuirita ŝinko, “chosco”
3
, panumitoj, asturaj
brioĉoj, fritita kremo kaj kuirita kafo. Posttagmeze, post
la subĉiela manĝo okazas agado de vakejraj dancgrupoj
kaj konkurso de vakeiraj kanzonoj. La sonoj, de la kantoj
kaj vakejraj dancoj akompanas, estas la "payetsa"
4
kaj la
"pandeiro”
5
, ĝenerale ronda kun sonoriloj kaj rubandoj
, kaj
kastanetoj (malgrandaj en brañas de la mara zono kaj pli
grandaj en la internaj areoj).
Vakeiroj ĉiam estis tre diskriminaciataj kaj eĉ hodiaŭ ili
estas temo de esplorado de antropologoj. Inter la vilaĝ-
anoj, nomitaj xaldoj, kaj la vakejroj, okazis de ĉiam diver-
saj kvereloj pro la distribuado de paŝtejoj por la brutaroj,
kaj la vakejroj eĉ devis okupi apartajn lokojn en la temploj,
sam
kiel en tombejoj. En iuj preĝejoj estas divido inter la
lokoj kiujn la vilaĝanoj devus okupi, kaj tiuj, kiuj
estis
destinitaj al la vakejroj. Konkrete, en la preĝejo de San
Martín de Luiña (baroka templo, konstruita komence de
la 18-a jarcento sur la loko de iama mezepoka konstruaĵo,
de kiu oni ne konservas restaĵojn) situata en Escalada, kvar-
talo de samnoma paroko, municipo de Cudillero. En la
kahelo de tiu preĝejo videblas koncernajn surskribojn rila-
te al la loko de entombigo, pli-malpli proksime al la alta-
ro, laŭ la socia klaso (flanke de la epistolo aperas surskrib-
ite: "Entombigoj inter nobeloj kaj simpla popolo"; sur tiu
de Evangelio "Entombigoj de edziĝintoj, infanoj kaj nobe-
loj”) kaj en la centra navo, por la vakejroj: (“ Ne pasu de ĉi
tie por aŭdi meson la vakejroj” kaj “Divido de entombiĝoj
inter fremduloj kaj vakejroj”). La preĝejo estis konsider-
ata de Unesko en 2015, kiel iu el la unuopaj valoraĵoj de
la Monda Heredaĵo en Hispanio, same kiel la Jakoba Vojo
al Kompostelo.
(1) Vakejroj de alzada: bovistoj de somera paŝtejo.
(2) Brañas: pluralo de braña, nomo kiu eble devenas de la astura
vorto branu aŭ brano, kio signifas somero.
(3) Chosco: (elp. Ĉosko): dika tripo plena de marinigita porko.
(4) Payetsa: Pato kun tre longa tenilo batita per fera ŝlosilo.
(5) Pandeiro: tamburino.